Penseo (violacoj)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri florplantoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon penseo.
Ĝardena violo (Viola x wittrockiana).
Trikolora violo (V. tricolor var. tricolor).

Penseo estas specio de violo, pri kiu el la kvin petaloj nur unu malsuprendirektas, kontraŭe al aliaj violoj, pri kiuj tri petaloj malsuprendirektas.

La termino penseo estas aparte uzata pri la sekvaj:

  • trikolora penseo, kiu estas specio de violo (Viola tricolor) el Eŭropo kaj Azio, kultivata por ornamo kaj medicino;
  • ĝardena penseo, kiu estas hibrido (Viola × wittrockiana, subspecio hortensis de la specio V. tricolor) derivita de la trikolora penseo kaj kultivata por siaj ornamaj floroj grandaj (pro tio ĝia sinonimo estas "violego").

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy